Mediana filtrilo

Ekzemplo apliko de 3 medianaj filtriloj de diversaj radiusoj al la sama brua foto.

Mediana filtrilo estas ne-lineara cifereca filtrilo, kiu povas esti aplikata al signalobildo.

La filtrilo prenas specimenojn de la enigo (valorojn de la signalo, helecojn de rastrumeroj de la bildo) en certa fenestro konsistanta de nepara kvanto de specimenoj. De la prenitaj valoroj estas kalkulata mediana valoro. Kaj la mediano estas eligo de la filtro, respektiva al centro de la fenestro. Ĉi tiu proceduro estas farata por ĉiu valoro de la enigo. Notu, ke la eliga voloro devas esti metata en la alian lokon kaj ne esti uzata kiel enigo por kalkulado por la najbaraj situoj de la fenestro.

Mediana filtrado estas komuna en prilaboro de bildoj por brua malpligrandiĝo.

Por koloraj bildoj mediana filtrilo estas aplikata sendepende al ĉiu kolora kanalo. Kvankam en ĉiu kolora kanalo la filtrilo ne povas generi valorojn kiuj antaŭe ne estis en la bildo, en kolora bildo povas aperi novaj kombinaĵoj de valoroj de la diversaj kanaloj kaj tiel aperi la novaj koloroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy